Linio Marunouchi (Tokyo Metro)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Linio Marunouĉi (japane 丸ノ内線 [Marunouĉi-sen], angle Marunouchi line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de mertoa sistemo Tokjo Metro en la metroo de Tokio. La linio disduiĝas en la stacio Nakano-Sakaŭe (M-06) (se veturi de stacio Ikebukuro (M-25)). La vojon inter stacioj Ogikubo (M-01) kaj Ikebukuro (M-25) oni rigardas kiel ĉefan linion. La vojo inter stacioj Honanĉo (m-03) kaj Nakano-Sakaŭe (M-06) — kiel branĉan linion. La simbola koloro de la tuta linio estas ruĝa koloro. La emblemo de la ĉefa linio estas latina litero "M" en ruĝa ringo. La branĉa linio havas la saman emblemon, sed kun la minusklo "m" anstataŭ la majusklo "M".
Rapidaj faktoj Superrigardo, Koloro de linio ...
Linio Marunouĉi | |
---|---|
Super la rivero Kanda-gaŭa alvenante al la stacio Ochanomizu | |
Superrigardo | |
Koloro de linio | ruĝa |
Numero de linio | 4 |
Tipo | metroo |
Sistemo | Tokjo Metro |
Loko | Tokio, Japanio |
Komenco | Ogikubo |
Fino | Ikebukuro |
Stacioj | 28 (inkluzive de la branĉa linio) |
Paso de fervojo | |
Historio | |
Malfermo | 20a de januaro 1954 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 27,4 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Fervoja elektra sistemo | 600 voltoj, KK, kontaktrelo |
Maksimuma rapideco | 75 km/h |
Fermi