Listo de videoludiloj
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉi-sube estas listo de ĉefaj videoludiloj kiuj aperis unu post la alia. Kutime diversaj videoludiloj estas venditaj samtempe fare de pluraj ludfirmaoj. Ili estas arigitaj en generacioj depende de kiam ili estis ĉefe venditaj.
Ekzistas du grandaj tipoj de videoludiloj:
- Hejma videoludilo
Hejma videoludilo ofte devas esti konektita al aparatoj kiel ekrano kaj elektrafonto. Ili kutime estas pli potencaj, sed ili estas pli grandaj, do ili estas malpli facile transporteblaj.
- Portebla videoludilo
Tiuj videoludiloj ebligas videoludi ĉie: en aŭto, en domo, ktp... kaj estas facile transporteblaj. Ili ofte konsistas el eta ekrano kaj kelkaj butonoj.