Literatura ĝenro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La literatura ĝenro estas sistema koncepto kiu permesas la klasigon de literaturaj verkoj laŭ semantikaj, sintaksaj, fonaj, diskursa, formaj, kuntekstaj, situaciaj kaj similaj kriterioj. En la historio estis diversaj klasigoj de literaturaj ĝenroj. Pro tio ne eblas konsideri ununuran kaj unikan regularon po kategoriigi ĉiujn verkojn de la historio laŭ komuna kriterio.
La literaturaj ĝenroj estas modeloj de laŭforma kaj laŭtema strukturigoj de la literaturaj verkoj, kiuj estas oferitaj al aŭtoro kiel skemo antaŭavidita al la kreado de ties verko. La literaturaj ĝenroj estas la diversaj grupoj aŭ kategorioj en kiuj oni povas klasigi la literaturajn verkarojn laŭ ties enhavo. La klasika retoriko klasigis ilin en tri gravaj grupoj : Liriko, Epiko kaj Dramatiko.