Llanos
From Wikipedia, the free encyclopedia
Llanos [ljanos] estas larĝaj ebenaĵoj en nordo de Suda-Ameriko, tra kiuj fluas la rivero Orinoko. Ĝi estas hejmo de la Llaneros. La Llanos konsistas el:
- kolombiaj provincoj Arauca, Casanare, Vichada, Guainía, Meta, Vaupés kaj Gŭavjaro
- venezuelaj ŝtatoj Apure, Barinas, Portuguesa, Cojedes, Guárico, Anzoátegui kaj Monagas.
Rapidaj faktoj ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+], Landoj ...
Llanos | ||
---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||
Landoj | Kolombio, Venezuelo | |
Koordinatoj | 6° 49′ 23″ N, 67° 38′ 57″ U (mapo)6.8231111111111-67.649277777778 | |
Areo | 375 787 km² (37 578 700 ha) [+] | |
Biomoj de regiono | Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
|
||
Llanos | ||
Vikimedia Komunejo: Llanos [+] | ||
Fermi
La Llanos estas plataj kaj plej ofte nurherbaj ebenaĵoj. La ekonomion karakterizas tie ĉefe la bovobredado kaj transporto de nafto en regionoj de Arauca, Casanare, Anzoátegui, Apure kaj Monagas.
La loĝantoj de tiuj regionoj estas nomataj kiel Llaneros. Ili estas vakeroj kompareblaj al kovbojoj de Nord-Ameriko aŭ gaŭĉoj de Argentino. Ilia muziko estas la Joropo, ŝatata kaj dancata en Kolombio kaj Venezuelo.