Llívia

urbo en Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Llívia
Remove ads

Llívia (hispane Llivia) estas enklavo de Hispanio en Francio. Ĝi estas kataluna municipo situanta je 153 kilometroj norde de ĝia provinca ĉefurbo Ĝirono, tute ĉirkaŭata de franca teritorio kiel rezulto de la Traktato de la Pireneoj en 1659 kie Hispanio cedis al Francio 33 vilaĝojn de la komarkoj de Vallespir, Capcir, Conflent, Rusiljono kaj Alta Cerdanya kiuj hodiaŭ formas, kune kun Fenolleda, la francan departementon de la Pyrénées-Orientales (Orientaj Pireneoj), ankaŭ konata kiel Nord-Katalunio.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Thumb
Preĝejo de Nia Sinjorino de la Anĝeloj de Llívia
Thumb
Indikŝildo kiu indikas la landlimon inter Hispanio kaj Francio, de la municipoj de Llívia (Ĝirona provinco ) kaj Angoustrine-Villeneuve-des-Escaldes (Orientaj Pireneoj)

Post la Hispana Enlanda Milito, la ebleco estis levita ke la enklavo estus sub Respublika regado, sed tiu ebleco ne realiĝis.

Ĝia enloĝantaro en 2007 estis 1.388 loĝantoj, disigitaj en teritorio de 12,83 km². Llívia apartenas al la jurisdikcio de Puigcerdà (Baixa Cerdanya). La lingvoj parolataj en la regiono estas la kataluna kaj la hispana lingvoj; kaj iom malpli la franca.

Remove ads

Geografio

Pliaj informoj Vilaĝo, Loĝantaro (2007) ...

Loĝantaro

Pliaj informoj Jaro, Loĝantaro ...

Ĉefaj aktivecoj

Festcat. Lernejo de la Fersto. Estas celebrata la duan semajnon de julio, per kursoj, atelieroj, spektakloj kaj aktivecoj malfermitaj al la tuta enloĝantaro de la regiono, en kiuj partoprenas lokaj artistoj.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads