cover image

LombardioLombardujo (itale Lombardia [lombarDIa], lombarde Lombardia [lombarDIa] aŭ [lumbarDIa]) estas regiono en norda Italio. Ĝia ĉefurbo estas Milano; aliaj gravaj urboj estas Breŝo, Monza, Pavio, Bergamo, Como, Kremono kaj Varese.

Quick facts: Kodo , Ŝtato , Areo , Ĉefurbo , Loĝantaro ...
Lombardio
itale Lombardia

Flago Blazono
Kodo: LOM
Ŝtato: Italio
Areo: 23,861 km²
Ĉefurbo: Milano
Loĝantaro: 9.475.202 loĝ.
Loĝdenso: 397 loĝ./km²
Provincoj: Bergamo, Breŝo, Como, Kremono, Lecco, Lodi, Mantova, Milano, Monza kaj Brianza, Pavia, Sondrio, Varese
Komunumoj: listo de 1546 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 03
Prezidanto: Roberto Maroni (Lega Nord)  marto 2013
Retejo: oficiala paĝo
vdr
Close

La regiono troviĝas inter Svislando (kantonoj Tiĉino kaj Grizono) norde, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj Venetio oriente, Emilio-Romanjo sude, kaj Piemonto okcidente.

La nomo de la regiono devenas de la nomo de la ĝermana popolo de la langobardoj, kies ĉefurbo estis Pavio.