Lomnický štít
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lomnický štít (slovaka elparolo: /lɔm.ɲit͡s.kiː ʃciːt/; hungare Lomnici-csúcs; germane Lomnitzer Spitze /lom.nɪts.ɐ ʃpɪ.tsɐ/; pole Łomnica) estas, kun 2 632 metroj, la tria plej alta monto de Slovakio, de Tatroj kaj entute de Karpatoj, kvankam oni kredis ĝin ĝis la 19-a jarcento la plej alta.
Rapidaj faktoj monto ...
Lomnický štít | |||
---|---|---|---|
Lomnický štít vidata de Slavkovský štít | |||
monto | |||
Alteco | 2 632 m | ||
Situo | Slovakio Vysoké Tatry (distrikto Poprad) | ||
Montaro | Altaj Tatroj | ||
Geografia situo | 49° 12′ N, 20° 13′ O (mapo)49.1958320.21278 f4 | ||
| |||
Unua grimpo | Robert Townson kun ĉiĉerono la 16-an de aŭgusto 1793 | ||
Mineraloj | Granito | ||
Fermi
La pinto Lomnický štít estas la sola en Altaj Tatroj alirebla per telfero. Danke al ĝi, stelobservejo kaj meteologia stacio estis instalitaj tie. Ĉi tiu havas la plej malaltan mezan jaran temperaturon en Slovakio: −3,2 °C.
Ĝi estas protektata kadre de la slovaka Tatra nacia parko kaj ĝia supreniro, relative malfacila, ĉefe per ĝia okcidenta muro, kiu estis surgrimpita nur en 1929, kutime postulas montaran ĉiĉeronon.