Los Nikis
From Wikipedia, the free encyclopedia
Los Nikis estis grupo de muziko hispana de la 1980-aj jaroj, kiu aperis ene de la movado de la movida iom je la stilo de The Ramones. Ties kantoj havis amuzajn literumadojn kaj stilon gitarecan kiaj ĉe El imperio contraataca (La imperio kontraŭatakas), La naranja ya no es mecánica (La oranĝo jam ne estas mekanika), Por el interés te quiero Andrés kaj Ernesto; ili garantiis al la grupo angulon en la historio de la muziko en Hispanio. Ili abandonis la grupon komence de la 1990-aj jaroj, por dediĉi sin al propraj respektivaj profesiaj karieroj, kaj publikigis finan diskon fine de la jardeko titole Más de lo mismo.
La ununura membro de Los Nikis kiu pluis la muzikan karieron estis Joaquín Rodríguez, kiu fondis la grupon Los Acusicas kun Mauro Canut (Los Vegetales), kiuj ĝuis helpon por sia unua disko "Ha sido éste" de la kunlaborado de Emilio Niki kaj Nacho Canut (Fangoria).
Post ties disigo granda nombro de grupoj en Hispanio deklariĝas heredantoj de ties stilo pop-punko, kiaj Airbag, F.A.N.T.A., Depressing Claim, No Picky, Shock Treatment, D.D.T. kaj multaj pliaj.