Luarko (hispaneLuarca kaj asturieḶḷuarca) estas la ĉefloko de la municipo Valdés, en Asturia Princlando. La distrikto havas 5292 loĝantojn (Nacia Instituto de Statistiko (Hispanio)2009) en 5,84 km² kaj preskaŭ ĉiuj en la urbeto, krom 940 homoj kiuj loĝas en la proksimaj ĉirkaŭoj. Luarko troviĝas je 92 km de Oviedo, la regiona ĉefurbo. Ĝia paroĥeja kirko estas dediĉata al Sankta Eŭlalia.
Rapidaj faktoj parish of Asturias • collective population entity of Spain, Administrado ...
Luarko
parish of Asturias•collective population entity of Spain
Luarko troviĝas ĉe la Jakoba vojo kaj pro tio ĝi havas gastejon je du kilometroj de la urbeto. Inter la plej vizitataj lokoj elstaras la lumturo kaj la Palaco de la Markizo Ferrera.