From Wikipedia, the free encyclopedia
Lum-Eliganta Diodo aŭ LED estas duonkonduktanta aparato, kiu elsendas malkoheran optikan radiadon al la antaŭa direkto. La koloro dependas je la uzita materialo, kaj povas esti videbla aŭ infraruĝa.
LED-oj havas multajn uzojn. Videblajn LED-ojn oni uzas kiel indikilojn sur multaj specoj de elektronikaj aparatoj kaj en movant-mesaĝaj paneloj. Infraruĝajn oni uzas en teleregataj aparatoj por elsendi la signalojn.
Inkandeskaj aŭ gas-elektraj lumsistemoj estas malalte efikaj kompare kun LED-oj, do ekzistas eblo ŝpari per uzi LED-ojn.
Lastatempa progreso estas la kreado de LED-oj, kiuj povas elsendi bluan lumon. Oni povas uzi bluajn LED-ojn kune kun jam ekzistantaj ruĝaj kaj verdaj LED-oj por krei blankan lumon.
LED-oj bezonas tre malmultan energion po lumeno. Post kiam nun ankaŭ blankaj LED-oj estas liverataj, ili estas kreskante uzataj por anstataŭi klasikajn inkandesklampojn, kiuj transformas tre grandan parton de la elektra energio ne en lumon, sed en varmon. La plej laste (2010) atingitaj rezultoj estas 250 lm/W (lumenoj por vato).
La avantaĝoj de LED, krom bonega efikgrado estas
Ĉar elektro estas speciale multekosta en aŭtomobiloj, kaj ĉar ankaŭ la kostoj de la ŝanĝo de difektiĝintaj lampoj estas multekosta, uzo de LED-oj en ili estas tre avantaĝa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.