Mūlamadhyamakakārikā
mahajana teksto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mūlamadhyamakakārikā[1] (Radikaj versoj en la Meza Vojo), mallongigita kiel MMK, estas la funda teksto de Madhjamaka skolo de Mahajana Budhisma filozofio. Ĝi estis komponita de la barata filozofo Nagarĝuno (proksimume ĉirkaŭ 150 n.e.).[2]
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
La MMK faras uzadon de reduktaj argumentoj kiuj montras kiel ĉiuj fenomenoj (darmoj) estas malplenaj je svabhava (kio estis varie tradukitaj kiel esenco, mem-esto, aŭ esenca ekzistado).[2][3] La MMK estas amplekse rigardita kiel unu el la plej influaj kaj amplekse studitaj tekstoj en la historio de Budhisma filozofio.[4] La MMK havis gravan efikon sur la posta disvolvigo de Budhisma pensaro, speciale en Tibeta budhismo kaj en Orientazia Budhismo.[5]