Perfekta civitano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Perfekta Civitano [1]) estas titolo de novelo kaj de novelaro de la hungara verkisto Sándor Szathmári. Estas eldonoj en La Laguna, 1964, kaj en Budapeŝto, 1988. Kelkaj el la unuaj kolektitaj noveloj temas pri etoso de scienc-fikcio pri mondo kie regas maŝinoj. Poste sekvas noveletoj kaj rakontoj kiu rekreas etosojn el la Biblio, la Klasika Epoko, kaj historiaj momentoj kiaj la Hispana Imperio. Aliaj temas pri parodioj de politika, aŭ literatura etosoj, ludoj pri familiaj aŭ amapartneraj aferoj ktp. Kelkaj ĉefe ĉe la fino estas iom kontraŭvirinaj.
Rapidaj faktoj Perfekta Civitano ...
Perfekta Civitano | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Sándor Szathmári | |
Eldonjaro | 1964 | |
Aliaj eldonoj | 1988 | |
Urbo | La Laguna (por la eldono de 1964) | |
Fermi
La suba priskribo sekvas la eldonon de 1988 fare de Hungara Esperanto-Asocio.