Madisono[1] (angleMadison) estas la ĉefurbo de la usona ŝtatoViskonsino kaj kun 221 735 loĝantoj (2006) ties dua plej granda urbo malantaŭ Milwaukee. Ĝi estas nomita laŭ la kvara prezidento de Usono, James Madison. La urbo krome estas la administra centro de la kantono Dane, unu el 72 kantonoj de Viskonsino - en 2010 la tuta kantono havis 488 073 loĝantojn.
Rapidaj faktoj urbo de Usono • duaranga urbo en Viskonsino • ĉefurbo de ŝtato aŭ insula areo en Usono • kantona sidejo • urbego, Administrado ...
Madisono
urbo de Usono•duaranga urbo en Viskonsino•ĉefurbo de ŝtato aŭ insula areo en Usono•kantona sidejo•urbego
La urbo situas sur la tero tradicia de la Ho-Ĉanka indiĝena amerikana tribo. En la lingvo Ho-Ĉanka, la nomo de la areo de Madisono estas Dejope (kvar lagoj) aŭ Taychopera (lando de la kvar lagoj).