Magnisio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Magnisio (greke Μαγνησία - Magnisia, transskribo laŭ la antikva greka lingvo Magnēsia) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 2 636 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 210 000 loĝantojn. La teritorio apartenas al la historia pejzaĝo kaj nuna grekia administra regiono ("periferio") Tesalio. Ĉefa loĝloko de la provinco estas la urbo Volos, la dua plej granda urbo de Tesalio: Tie vivas pri ol 70 procentoj de la provincanoj.
Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Magnisio de Grekio. Pri la kemia elemento Magnezio kaj la antikva urbo Magnesia en Malgrandazio vidu tie. |
Rapidaj faktoj Regiona distrikto, provinco de Grekio [+] ...
Magnisio | ||||
---|---|---|---|---|
Regiona distrikto | ||||
provinco de Grekio [+] | ||||
Lando | Grekio | |||
- koordinatoj | 39° 21′ 0″ N, 22° 59′ 0″ O (mapo)39.3522.983333333333 | |||
Akvokolektejo | 2 636 km² (263 600 ha) [+] | |||
Areo | 2 636 km² (263 600 ha) [+] | |||
Poŝtkodo | 37x xx - 38x xx [+] | |||
|
||||
|
||||
Magnisio | ||||
Vikimedia Komunejo: Magnesia Prefecture, Greece [+] | ||||
Fermi
La provinco ekestis dum la jaro 1947 per dispartiĝo de la provinco Lariso, la provinca nomo kreiĝis memore al antikva makedona tribo.