Makiavelo

itala politikisto kaj diplomato / From Wikipedia, the free encyclopedia

Niccolò di Bernardo dei MACHIAVELLI, esperantigita: Makiavelo (Nikkolo Makjavelli, naskiĝis la 3-an de majo 1469, mortis la 21-an de junio 1527) estis politika filozofo de la renesanca Florenco. Li estis la aŭtoro de La Princo (1513), manlibro por la regnestro, en kiu Makiavelo konsilis la princon agi eĉ hipokrite kaj malmorale por forsavi kaj prosperigi sian regnon. Makiavelo verkis la libron por Lorenzo De Medici, duko de Urbino, nevo de papo Leono la 10-a, sed Lorenzo estis pli interesita pri hundoj. Makiavelo amis Florencon kaj Italion kaj deziris princon kiu povus unuigi la landon kaj liberigi ĝin de la barbaroj (t.e., la francoj kaj hispanoj). Lia scio kaj sperto pri politiko estis tre profunda kaj ampleksa, pro studado de antikva historio, pro sperto kiel alilanda sekretario de Florenco (ambasadoro) kaj eĉ pro sperto kiel politika malliberulo. Li estis dum multaj jaroj funkciulo de la Florenca Respubliko, kun respondeco en diplomataj kaj militaj aferoj. Li estas konsiderata fondinto de moderna politika scienco, kaj pli specife de la politika etiko. Li verkis ankaŭ komediojn, karnavalajn kantojn, kaj poezion. Lia persona leteraro estas rekonita kiel fama verko en la itala lingvo. Li estis Sekretario de la Respubliko Florenco el 1498 al 1512, kiam la Medici estis jam elpostenigitaj. Fakte li verkis sian majstroverkon, La Princo, post kiam la Medici jam estis rekuperinta la povon kaj li jam ne plu havis postenon de alta respondeco en Florenco.

Portrait of Niccolò Machiavelli by Santi di Tito.jpg
Portreto de Niccolò Machiavelli fare de Santi di Tito
Quick facts: Makiavelo, Persona informo, , Subskribo , Fam...
Makiavelo
Portrait_of_Niccol%C3%B2_Machiavelli.jpg
Arms_of_the_house_of_Macchiavelli.svg
Persona informo
Niccolò di Bernardo dei Machiavelli
Naskiĝo 3-an de majo 1469 (1469-05-03)
en Florenco
Morto 21-an de junio 1527 (1527-06-21) (58-jara)
en Sant'Andrea in Percussina, State_Flag_of_the_Republic_of_Florence.svg Respubliko Florenco
Mortis pro peritoneito [#]
Tombo Baziliko Santa Croce [#]
Religio katolikismo [#]
Lingvoj itala toskana dialekto [#]
Ŝtataneco Respubliko Florenco [#]
Alma mater Universitato de Florenco [#]
Subskribo Makiavelo
Familio
Patro Bernardo di Niccolò Machiavelli [#]
Patrino Bartolomea di Stefano Nelli [#]
Gefratoj Totto Machiavelli [#]
Edz(in)o Marietta [#]
Infanoj Piero Macchiavelli Bartolomea Macciavelli Bernardo Macciavelli Ludovico Macciavelli Guido Machiavelli [#]
Parencoj Niccolò Machiavelli [#]
Profesio
Okupo verkisto politikisto historiisto filozofo politikteoriisto military theorist tradukisto poeto diplomato dramaturgo [#]
Laborkampo filozofio [#]
Aktiva en Italio [#]
Verkado
Verkoj La Princo 
Traktaĵo pri La Unua Jardeko de Tito-Livio [#]
Filozofo Thinking_man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information_icon.svg
vdr
Close

"Makiavelismo" estas amplekse uzata negativa termino por karakterizi senskrupulajn politikistojn kiel tiuj kiujn Makiavelo priskribis en La Princo. La libro mem akiris enorman rimarkindecon kaj multnombran legantaron ĉar la aŭtoro ŝajne konsilis kutimaron plej ofte kondamnita kiel malica, maldeca kaj kontraŭmorala.