From Wikipedia, the free encyclopedia
La Malfeliĉaj Insuloj (hispane Islas Desventuradas) estas relative malgranda insularo proksimume 850 km for de la bordo de Ĉilio; ili estas parto de la regiono Valparaíso. La insularo konsistas el du ĉefaj insuloj Insulo San Félix (26° 16′ 50″ S, 80° 5′ 42″ U (mapo)-26.280555555556-80.095 ) kaj Insulo San Ambrosio (26° 21′ 0″ S, 79° 53′ 0″ U (mapo)-26.35-79.883333333333 ) kaj diversaj rokinsuletoj: Islote Gonzalez aŭ Isla Gonzalez (26° 19′ 0″ S, 80° 4′ 0″ U (mapo)-26.316666666667-80.066666666667 ; 173 m alta), insuleta kiu situas sudoriente de Isla San Félix kaj Roca Catedral (26° 16′ 8″ S, 80° 6′ 49″ U (mapo)-26.268888888889-80.113611111111 ; 53 m alta) kiu situas norde de Insulo San Félix. Kune, la insularo havas areon de nur 10,3 km². La topografio estas tre kruda, kun altaĵoj de 193 m sur Insulo San Félix, 479 m sur Insulo San Ambrosio, 173 m sur Insuleto/Insulo Gonzalez kaj 53 m sur Roca Catedral.
Malfeliĉaj Insuloj | |
---|---|
insularo • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso | |
Akvejo | Pacifika oceano |
Geografia situo | 26° 19′ S, 79° 59′ U (mapo)-26.316666666667-79.983333333333 |
Nombro de insuloj | 4 |
Ĉefa insulo | Insulo San Félix |
Tuta areo | 3,9 km² |
Loĝantoj | (neloĝata) |
NASA-Landsat7-bildo de la Malfeliĉaj Insuloj | |
Malfeliĉaj Insuloj ('Islas Desventuradas'):
Nur en tiu insularo kaj en la Insularo Juan Fernández nestumas la endanĝerita birdospecio Defilipia petrelo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.