Malfermo Ponziani
la ŝaka ludkomenco 1. e4 e5 2. ♘f3 ♞c6 3. c3 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Malfermo Ponziani (ECO C44) estas malnova malfermo por komenci ŝakludon, ĝi devenas el la 1a jarcento, solida kaj kun malmultaj variaĵoj. Ĝi estas konsiderata kiel malbona malfermo, ĉar la komenca peona strukturo de blanko malhelpas la disvolviĝon de la ŝakpecoj, tamen por profiti ĉi tion nigro devas ludi decide, kio povas konduki lin fali en riskajn poziciojn.
La strategia celo de blanko estas rapide formi fortan kaj moveblan centron, kun peono sur c3 kaj alia sur e4 kaj post tio subteni ĝin disvolvante siajn pecojn kaj atakante la daman flankon. Nigro devas kontraŭstari ĉi tiun planon provi ataki la centron eĉ oferante peonon se necese kaj disvolvi siajn ŝakpecojn tre rapide ĉiam atakante la centron, ĉu rekte aŭ de malproksime. Ili devas kontraŭagi ĉi tiun planon kaj ne pripensi aliajn celojn, ĉar ili eble restos kun malpli da spaco kaj malfacilaĵoj por defendi sin.