Malgrandazio
precipe helenlingva, poste latinigita kultura areego en sudokcidenta Azio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Malgrandazio[1] (paŭso de la greka Μικρά Ασία kaj la latina Asia Minor) estas historia precipe helenlingva, poste latinigita kultura areego en la duoninsulo en la okcidento de Azio, kiu okupas grandan parton de la nuna teritorio de Turkio. La nomo Malgrand-Azio unuafoje dokumentiĝas en la frua 5-a jarcento de nia erao en verkaĵo de Paŭlo Orosio. Antaŭ tio la tuta regiono en la malnovgreka ĉiam nur indikiĝis kiel Ασία, Asia, kaj kiam la Romia Imperio iom post iom konkeris la duoninsulegon, la romia provinco Asia ekde la jaro -133 estis nur la plej okcidenta parto de la duoninsulego, historie la antaŭa post-aleksandra greka regno de Pergamono. La teritorio Malgrandazio estas ĉirkaŭita de la maroj:
- Nigra Maro (en la nordo)
- Marmara Maro (en la nordokcidento)
- Egea Maro (en la okcidento)
- Mediteraneo (en la sudo).
Ĉirkaŭ 400 mil km² estas duondezerta malgrandazia plataĵo, ĉe la bordoj ekzistas mallarĝaj ebenaĵoj kun mediteranea plantaro.
El tiu regiono devenas kultivo de sekalo (kaj eble ankaŭ de tritiko), ĉerizarbo, juglandarbo kaj vino).
Remove ads
Bildgalerio
Notoj
Bibliografio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads