Malinkeoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Malinkeoj (alinome mandingoj aŭ maninkoj) estas okcidentafrika popolo, kun ĉ. 8 milionoj da homoj, vivantaj en regionoj de Senegalo, Malio, Gvineo, Eburbordo kaj Burkina Faso. Ilia lingvo estas mandekan-tipa, apartenanta al mande-branĉo de la niĝerkonga lingvofamilio.
Rapidaj faktoj etno, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Fermi
La malinkeoj formas grandnombran memstaran grupon, kiujn gvidas hereda nobela tavolo. Unu tribo (la kangaba) havas la plej malnovan dinastion de la mondo, ili regas jam ekde la 7-a jarcento, kiam Kangaba iĝis ĉefurbo de la Imperio Malio.
La malinkeoj de hodiaŭ okupiĝas pri agrikulturo (milio, bovo).
Malinkeoj en Afriko:
- Gvineo – 2,8 milionoj
- Malio – 1,1 milionoj
- Ebur-Bordo – 1,0 milionoj
- Senegalo – 1,0 milionoj
- Gambio – 600.000
- Sieraleono – 400.000
- Burkina Faso – 400.000
- Gvineo Bisaŭa – 200.000
- Liberio – 100.000
- Ganao – 100.000
- Kategorio Malinkeoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Afriko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |