From Wikipedia, the free encyclopedia
La termino malkovro de Brazilo aludas al la alveno, la 22-an de aprilo 1500 (2-an de majo, gregoria kalendaro), de la floto komandita de la portugalo Pedro Alvares Cabral al la teritorio kie hodiaŭ estas Brazilo. La vorto malkovro uziĝas ĉi-kaze el eŭropcentrisma vidpunkto, rilate strikte al la alveno de eŭropanoj al la teritorio de nuna Brazilo, jam loĝataj de pluraj indiĝenaj popoloj.
Kvankam ĝi estas uzata preskaŭ ekskluzive rilate al la vojaĝo de Cabral, la termino "malkovro de Brazilo" povas ankaŭ rilati al la alveno de aliaj eŭropaj navigistoj antaŭ Cabral. Ekzistas la ekspedicioj dokumentitaj de la hispanoj Vicente Yáñez Pinzón, la 26-an de januaro 1500, kaj Diego de Lepe en februaro 1500, kaj la supozeblaj ekspedicioj de Duarte Pacheco Pereira en 1498 kaj la florenca Amerigo Vespucci en 1499.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.