From Wikipedia, the free encyclopedia
Malnova Reĝimo (france: Ancien régime) estis termino kiun la francaj revoluciuloj uzis por aludi pejorative al sistemo de regado antaŭa al la Franca Revolucio de 1789 (la absoluta monarkio de Ludoviko la 16-a), kaj kiu aplikiĝis ankaŭ al la resto de la monarkioj de Eŭropo kies reĝimo estis simila al tiu. La mala termino estis Nova Reĝimo, Liberala Reĝimo aŭ eĉ simple Demokratio.
Malnova Reĝimo | ||
---|---|---|
politika sistemo Reĝlando Francio | ||
Komenco | 15-a jarcento vd | |
Fino | aŭgusto 1789 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
La termino aplikiĝas ankaŭ al epoko kiu, praktike koincidas kun epoko konata kiel Moderna Epoko.
Kvankam ties uzado estas samtempa kun la Franca Revolucio, la plejparta responso pri ties fiksado en la historia kaj literatura medioj apartenas al Alexis de Tocqueville, aŭtoro de la eseo L'ancien régime et la Révolution (La Malnova Reĝimo kaj la Revolucio)[1]. En tiu teksto li precize asertas ke "la Franca Revolucio baptis tion kion ĝi forigis" (la Révolution française a baptisé ce qu'elle a aboli); Tocqueville donis al tiu koncepto konfuzan kapablon de opozicio de la Malnova Reĝimo antaŭ la mezepoka periodo, kio iĝis komuna diraĵo en historiografio dum la 19a jarcento kaj unua duono de la 20a jarcento kaj kion postaj historiistoj pridiskutis (ĉefe François Furet)[2].
Ekde la vidpunkto de la reakciuloj malamikaj de la revolucio, la termino Malnova Reĝimo estis reklamaciita pro nostalgio, laŭ la literatura temo de la perdita paradizo. Talleyrand diris ekzemple ke "tiuj kiuj ne konis la Malnovan Reĝimon neniam povos scii tion kio estis la dolĉeco de la vivo" (ceux qui n'ont pas connu l'Ancien Régime ne pourront jamais savoir ce qu'était la douceur de vivre).
La apliko de la termino al la ekonomiaj kaj sociaj strukturoj estas atribuata al Ernest Labrousse[3], kaj estis disvastigita de la nuntempa Skolo de analoj, kun granda akcepto en kelkaj landoj kiaj Hispanio pere de hispanistoj kiaj Pierre Vilar aŭ Bartolomé Bennassar. Ties uzado oftiĝis fine de la 20a jarcento fare de aŭtoroj kiaj Antonio Domínguez Ortiz, Gonzalo Anes aŭ Miguel Artola. La aplikado de la termino al la historio de la institucioj estis antaŭa, sed ŝajne ankaŭ pro franca influo, kiel ĉe la verko de la hispanisto Georges Desdevises du Dézert[4], uzita de Antonio Rodríguez Villa en 1897[5].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.