skribsistemo From Wikipedia, the free encyclopedia
La tradicia mongola skribo, ankaŭ nomata Hudum, estas la originala alfabeto kiu estis uzata por skribi la mongolan lingvon. Ĝi estas adaptiĝo de la ujgura skribo sub komisio de Ĝingis-Ĥano. Ĝin oni skribis vertikale (de supro al fundo kaj de maldekstre al dekstre). Ĉiuj ĝiaj literoj havas malsamajn formojn, komencan, mezan, kaj la finan formon. La komenca formo estas la unua litero de vorto, sekve ĉiuj sekvaj literoj estas mezaj formoj kaj la lasta litero estas fina formo. Nuntempe oni uzas en Mongolio nur modifitan cirilan alfabeton, aldoninte la literojn e (eu) kaj y. Alfabetoj bazitaj sur tiu ĉi klasika vertikala skribo estas uzataj en Interna Mongolio kaj aliaj partoj de Ĉinio ĝis hodiaŭ por skribi en la lingvoj mongola, siba kaj eksperimente ankaŭ en la evenka lingvo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.