Malta liro
valuto uzita en Malto (1825–2007) / From Wikipedia, the free encyclopedia
La malta liro (malte: Lira Maltija, Lm., £, ISO-kodo: MTL) ĝis la 31-a de decembro 2007 estis la valuto de la insula ŝtato Malto: Ekde la 1-a de januaro 2008 la oficiala pagilo en Malto estas la komuna eŭropa valuto Eŭro. Unu liro egalvaloris al 100 cendoj kaj al 1000 Mils.
Rapidaj faktoj eksvaluto • liro • pundo ...
Malta liro | |
---|---|
eksvaluto • liro • pundo | |
Ŝtato: | Malto |
Subdivido: | 100 cendoj, 1000 Mils |
Kodo laŭ ISO 4217: | MTL |
Mallongigo: | £, Lm |
Ŝanĝokurzo | 1 EUR = 0,4293 MTL 1 MTL = 2,3295 EUR (fiksa) |
Fermi
La malta liro estis la posteula valuto de la «malta pundo», kaj iuj insulanoj daŭre nomis la ŝtatan valuton «pundo».
Monbiletoj ekzistis en valoro de 20, 10, 5 kaj 2 Lm, moneroj en valoro de 1 Lm, 50, 25, 10, 5, 2 kaj 1 cendoj.
Ĝis la jaro 1981 produktiĝis ankaŭ moneroj en valoro de 2, 3 kaj 5 Mils.