Manĝebla frukto
manĝaĵo, manĝebla en la kruda stato; tiu servas al sia planto kiel kovrilo por porti ĝiaj semoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉi tie temas pri fruktoj de diversaj plantoj, kiujn la homo povas manĝi. Kelkaj lingvoj, ekzemple la ĉeĥa kaj la germana lingvoj havas kolektivan esprimon por nomi la fruktojn, manĝeblaj kaj ĝueblaj por la homo. Plej ofte oni manĝas la fruktojn krudaj, do ne kuiritaj. Sed kelktempe oni ankaŭ kuiras kaj bakas la fruktojn. Relative ofte oni preparas marmeladon, ĵeleon aŭ aliajn pli aŭ malpli dolĉajn manĝaĵojn el ili. Relative grava ankaŭ estas la konservado de fruktoj en ladskatoloj, vitraj konservujo, frostigita aŭ sekigita. La potaga konsumo de fruktoj en industrilandoj estas relative malalta. Ekzemple en Germanujo la pokapa taga konsumo de krudaj fruktoj kaj fruktproduktoj (sen fruktsukoj) ĉe viroj en 2008 estas nur 230 g kaj ĉe virinoj 278 g.