From Wikipedia, the free encyclopedia
Man vs. Wild (Homo kontraŭ Naturo aŭ La lasta postvivinto) estas televidprogramo kiu montras kiel postvivi je ekstremaj situacioj, prezentita de Bear Grylls kaj elsendita en Usono, pluraj landoj de Latinameriko, Kanado, Barato, Aŭstralio per Discovery Channel, en Britio per Channel 4, en Ekvadoro per Discovery Channel kaj Ecuador TV, en Hispanio per Discovery Channel kaj Cuatro ktp.
Man vs. Wild | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Man vs. Wild |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Ĝenro | realeca televidserio, aventura televida serio, reality show |
Aktoroj | Bear Grylls |
Amplekso | |
Sezonoj | 7 |
Epizodoj | 72 |
Daŭro sen reklamoj | 45 |
Elsendo | |
Elsendita | 27 okt. 2006 – 12 mar. 2012 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
En la programo Grylls montras kiel oni povas postvivi. En ĝi li aperis manĝante krudan viandon, vivajn fiŝojn, skorpiojn, vermojn, trinkante akvon el la fekaĵo de elefanto por ne suferi senakvigadon kaj fabrikadon de kompaso. Pro tiuj surrealismaj aventuroj, oni plurfoje akuzis ĝin je fraŭdo. Reklamo en la dua sezono montras lin manĝante vermon dum voĉo malantaŭ li diras: "Ĉu vere Bear Grylls bezonas tion fari? Eble ne, sed vi eble jes".
Bear Grylls deklaris en brita ĵurnalo ke la plej malfacila loko estis Argentino.
La 13-an de marto 2012 Grylls estis maldungita pro neado realigi 2 projektojn por Discovery Channel, ankoraŭ oni ne scias ĉu la programo ne plu aperos aŭ ĉu aperos anstataŭanto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.