Modelo (homo)
profesio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Modelo[1], manekeno[1], modelulo[2] aŭ fotomodelo estas homo, kies profesio estas surmeti kaj prezenti al la publiko novajn kreaĵojn de la vestofasonado. Kutime oni rilatigas ĝin kun la ina sekso, tamen, en la plej ampleksa senco ĝi ampleksiĝas al viroj, adoleskantoj kaj infanoj.
Ĉi tiu artikolo temas pri profesio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilojn Modelo kaj Manekeno. |
Supermanekeno estas persono kiu laboras kiel modelo tre alte pagita kaj kun tutmonda famo. La termino estis popularigita en la popola kulturo en la 1990-aj jaroj.