Manifestacio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Manifestacio estas publika elmontro de opinio de socia, politika aŭ asocia organizogrupo de organizoj, kiuj kunvokas civitanojn al marŝado grupe surstrate, ofte sur loko aŭ dum tago simbole rilataj al tiu opinio.

Tiamaniere ili montras sin pro aŭ kontraŭ iu politika opcio aŭ iu ismo. La sukceso de manifestacio ofte estas mezurata laŭ nombro de partoprenantoj.

Sociaj grupoj, kiel politikaj partioj, sindikatoj, organizoj, ktp, ofte kunvokas ilian membrojn kaj simpatiantojn al manifestacio, kiel unu el ilia plej gravaj agadoj por atingi socian agnoskon de ĝeneralaj aŭ membraj rajtoj, aŭ por montri al aliaj sociaj grupoj ilian potencon. disturbance

Manifestacioj estas formo de aktivismo, kutime prenanta la formon de publika kunveno de homoj en mitingomarŝado. La intenco estas kaŭzi sufiĉe signifa ĝenado al la ĉiutaga vivo de la socio, ekzemple portempe bloki aŭtovojojnvojkruciĝon, por ricevi la atenton kaj de la publiko kaj de la amaskomunikiloj kaj tiel ekzerci premon al la aŭtoritatoj. Ju pli da partoprenantoj des pli la opinio montriĝas signifa, kunvenante en homamaso asociita kun tiu opinio.

Ne konfuzu kun striko, kiu signifas ĉesadon de la laboro.