Mano

ekstremaĵa parto de la brako de homo aŭ alia primato, ĉe la fino de brako aŭ antaŭmembro / From Wikipedia, the free encyclopedia

La mano (el la latina lingvo manus) estas la parto de la brako de homo aŭ alia primato, kie la membro finiĝas. Ĉi tiu parto de la membro estas speciale uzata por teni kaj preni aĵojn. Mano estas konektata al la brako per la pojno. Norme, homa mano havas kvin fingrojn: dikfingron, montrofingron, mezfingron, ringofingron, kaj etfingron.

Raczka4.jpg
Maldekstra mano de interna flanko
Tupaia_cf_javanica_050917_manc.jpg
Manetoj de Java tupajo (Tupaia javanica) sur mano de homo (Homo sapiens)

En homa biologio, la koncepto de dominanta mano referencas al pli ampleksa lerteco, rendimento, rapido, precizeco aŭ individua prefero por la uzado de difinita mano (ĉu la dekstra ĉe dekstramanuloj; ĉu la maldekstra ĉe maldekstramanuloj). La pli malkapabla mano aŭ tiu por kiu oni montras malpli grandan preferon, estas nomata nedominanta mano.

Fermita mano nomiĝas pugno.