cover image

Manprefero

prefero de la dekstra aŭ maldekstra mano / From Wikipedia, the free encyclopedia

En homa biologio, la koncepto de dominanta mano referencas al pli ampleksa lerteco, rendimento, rapido, precizeco aŭ individua prefero por la uzado de difinita mano (ĉu la dekstra ĉe dekstramanuloj; ĉu la maldekstra ĉe maldekstramanuloj). La pli malkapabla mano aŭ tiu por kiu oni montras malpli grandan preferon, estas nomata nedominanta mano.[1][2][3] Laŭ seksoj, la viroj plej tendencas esti maldekstramanuloj ol virinoj.[4] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke inter 70 kaj 95 procento de la tutmonda loĝantaro estas dekstramana.

Unverkrampfte_Stifthaltung_bei_Linksh%C3%A4ndern.jpg
La maldekstramanuloj faras gravajn agojn maldekstramane.
Rafael_Nadal_Signing_%281%29.jpg
Konata kazo de miksa manprefero de la mano: la tenisisto Rafael Nadal subskribante dekstramane...
Rafael_Nadal_%2817968726664%29.jpg
...kaj ludante maldekstramane.

Parto de la tutmonda loĝantaro estas ambaŭmanula, tio estas havas similan lertecon ambaŭmane (vidu fotojn).