Ekvadora urbo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Manta, en Esperanto Manto, nome oficiale San Pablo de Manta, estas unu de la plej gravaj urboj de Ekvadoro, situanta en la provinco Manabí, estas la kantona ĉefurbo de samnoma kantono (0°57′0.08″S80°42′58.32″U(mapo)). Ĝi lokiĝas ĉe agrabla golfeto, kiu havigis la eblon iĝi internacia havenurbo en la marbordo de la Pacifika Oceano. En la antaŭkolumba epoko ĝi nomiĝis Jocay, Ĥokajo aŭ Jokajo, kiu signifas "fiŝejo" kaj estis komercrjo por Mantaoj kaj Inkaoj.
Tiu ĉi artikolo temas pri la ekvadora urbo Manta. Ankaŭ estas samnoma komunumo en Italio, kaj inter la jaroj 1970 kaj 1988 produktiĝis aŭtospeco tiunoma en la firmao Opel. Aldone, Manto estas ĝenro de rajoj.