cover image

Mapo

Vida figuro pri regionon / From Wikipedia, the free encyclopedia

Mapo (aŭ geografia karto) estas cifereca aŭ analoga inform-komunikilo, kiu montras (laŭ skalo, ĝenerale) objektojn kaj procedojn kiuj havas rilaton al spaco. Oni utiligas grafikan signosistemon kaj klarigas la mapon per ŝlosilo de la uzitaj simboloj. Cifereca mapo permesas la utiligon de aliaj, ekz. bildaj kaj sonaj komunikiloj kaj la interagan komunikadon kun la uzanto.

Kepler-world.jpg
Mapo de la mondo preparita de Johannes Kepler
Worldmap_LandAndPolitical.jpg
Fizika kaj politika mapo de la mondo


Map_Crusader_states_1135-eo.svg
Prihistoria mapo: orienta Mediteraneo en la jaro 1135, do de la eŭropaj krucmilitaj regnoj.
WritingSystemsOfTheWorld.png
Mapo priskribanta la malsamajn skribsistemoj en la mondo

Mapo bildigas spacorilatajn datenojn kaj spacajn interrilatojn, kiujn oni povas nur malfacile vortumi. La celo estas faciligi al homoj la komprenon. Ofte la orientiĝon de la rigardanto plifaciligas koordinatsistemo. Kolekton de mapoj en unu volumo oni nomas atlaso.

Mapo kutime intencas redoni la surterajn objektojn laŭeble precize. Sed ĉar la terglobo estas globa, ne ebena, oni ne povas fidele prezenti ĉiujn el la longo, direkto, vasteco ktp. kune. Pro tio oni uzas diversajn metodojn de projekcio. Estas ankaŭ mapoj, kiuj entute ne intencas doni surterajn mezurojn, sed nur la konektecon de iuj objektoj (landlimoj, fervojaj stacidomoj ktp).

Mapoj rilatas plej ofte al Tero aŭ partoj de Tero (de la tersurfaco), sed ankaŭ aliaj kosmaj objektoj, kiel Luno kaj Marso, estas objektoj de mapoj.