![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/59/Lazy_Lester_in_2004.jpg/640px-Lazy_Lester_in_2004.jpg&w=640&q=50)
Marĉa bluso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Marĉa bluso, en angla swamp blues, foje Excello sound,[1] estas subĝenro de bluso kaj fakte variaĵo de Luiziana bluso kiu disvolviĝis ĉirkaŭ la areo de Baton Rouge en la 1950-aj jaroj kaj kiu atingis pinton de populareco en la 1960-aj jaroj. Ĝi ĝenerale havas lantecan tempon kaj aligas influojn el aliaj muzikĝenroj, partikulare de regionaj stiloj de zideko kaj de Kaĵun-muziko. Ties ĉefaj sukcesaj muzikistoj estis Slim Harpo kaj Lightnin' Slim, kiu havis multnombrajn sukcesojn en la landa ritmenblusa pinta listo kaj kies verkoj estis ofte reuzitaj fare de bandoj de la Brita Invado.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/59/Lazy_Lester_in_2004.jpg/640px-Lazy_Lester_in_2004.jpg)