![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7e/Circus_aeruginosus_Valencia_2.jpeg/640px-Circus_aeruginosus_Valencia_2.jpeg&w=640&q=50)
Marĉa cirkuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Marĉa cirkuo, aŭ Marĉocirkuo, estas rabobirdo de la subfamilio de Cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj. Ili estas mezgrandaj rabobirdoj kaj la plej grandaj el cirkuoj, kun plej larĝaj flugiloj, el moderklimata kaj subtropika okcidenta Eŭrazio kaj apuda Afriko. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Eŭrazia marĉocirkuo aŭ Okcidenta marĉocirkuo. Ili reproduktiĝas proksime de malsekejoj kaj en densaj junkejoj.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Okcidentaj marĉaj cirkuoj | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
![]() Natura arealo
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/73/Rohrweihe.jpg/640px-Rohrweihe.jpg)
Fakuloj diferencigas tri apartajn sed tre rilatajn speciojn, nome: la Okcidenta marĉocirkuo (Circus aeruginosus), la Orienta marĉocirkuo (C. spilonotus) kaj la Aŭstralazia cirkuo (C. approximans). Ili estis iam konsiderataj ununura specio tutmonda (escepte Ameriko), kaj tri subspecioj: la okcidenta (C. aeruginosus aeruginosus), orienta (C. aeruginosus spilonotus), kaj la aŭstralazia (C. aeruginosus approximans). Foje oni konsideris ankaŭ la eble distingan Papua cirkuo (C. (s.) spilothorax) de orienta Azio kaj Wallacea, kaj la Madagaskara marĉocirkuo (C. maillardi) de insuloj de okcidenta Hinda Oceano.