From Wikipedia, the free encyclopedia
La marĉa kalto (Caltha palustris), estas plantspecio el la genro kalto (Caltha) de la familio de la Ranunkolacoj (Ranunculaceae). Ĝi estas disvastigita en la Norda hemisfero en Eŭrazio kaj Nordameriko.
marĉa kalto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
marĉa kalto Caltha palustris | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La marĉa kalto estas somerverda, multjara, herba planto, kiu atingas altecon inter 15 kaj 60 cm. Ĝi havas fortikan rizomon. La arkece levantaj, kalvaj kaj kavaj tigoj estas disbranĉitaj en la supra parto.
La bazaj folioj havas longajn pedunklojn; la supraj folioj preskaŭ ne havas pedunklojn. La malhelverdaj, ofte brilaj foliplatoj havas diametron ĝis 15 cm kaj estas kor. Ĝis renformaj kaj je la rando noĉitaj.
La floroj aperas ekde marto kaj floras ĝis aprilo kaj junio. De tempo al tempo ĝi floras duanfojon en julio ĝis oktobro. Ĉe ĉiu pedunklo troviĝas plej ofte pluraj floroj. La duseksaj floroj estas radiosemetriaj. La involukro konsistas el kvin larĝe ovalaj perigonofolioj, kiuj longas gis 2 cm. Florkaliko ne ekzistas. Ekzistas multaj flavaj stamenoj. Ekzistas kvin ĝis dekkvin liberaj karpelojn. La nektaraj glandoj troviĝas baze de la karpeloj.
El la karpelo kreskas maldika foniklofruko. La maturaj foniklofloroj havas stelon formon. La maturaj semoj estas ĉ. 2,5 mm longaj kaj staras duvicaj.
La baza kromozomonombro estas t x =8. La ploidigrado estas diploida ĝis dekaploida. kromozomo nombroj ekzistas de 2n = 16, 32, kaj 24-80.
Marĉa kalto estas hemikriptofito.
La marĉa kalto hejmiĝas en Eŭropo, en la modera ĝis norda Azio kaj la norda ĝis arkta Nordameriko. Ĝi apartenas tial al la ĉirkaŭpolusaj plantspecioj. En Eŭropo ĝi troviĝqs ĝis Islando kqj lq qrktqj regionoj de Rusujo.
La marĉa kalto kreskas en marĉaj herbejoj, ĉe fontoj, apud riveretoj kaj fosaĵoj. Ĝi troviĝas ankaŭ en malsekaj arbaroj kiel faultarbaro kaj ĉerivera arbaro. Ŝanĝantajn akvonivelojn ĝi toleras bone.
La blazono de la komunumo Bebensee montras i.a. marĉan kalton.
La unua priskribo de Caltha palustris okazis 1753 fare de Carl von Linné. Sinonimo por Caltha palustris L. estas Caltha polypetala HOCHST. EX LORENT. La specia epiteto palustris venas de la latina vorto palus por „marĉo“ kaj montras, ke la planto kreskas en malsekaj kreskejoj.
En ĝardenoj ĝi kreskas ankaŭ ĉe stavoj. Hodiaŭ ekzistas diversaj kultivaroj, kiuj distingiĝas de la origina specio:
Marĉa kalto estas malforte venena
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.