From Wikipedia, the free encyclopedia
La Mara kaŭkeno (hispane: Caranca aŭ Cauquén Marino), Chloephaga hybrida, estas birdospecio membro de la familio de Anasedoj kiu enhavas la anasojn, anserojn kaj cignojn, kiel membro ankaŭ de la genro de kaŭkenoj de Sudameriko. Ĝi estas en la tadorna subfamilio de Tadornenoj.
Mara kaŭkeno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mara kaŭkeno, masklo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Chloephaga hybrida (Molina, 1782) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
subspecioj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi povas troviĝi en sudaj partoj de Sudameriko; nome en Patagonio, Fuegio, kaj Falklandoj.
La Maraj kaŭkenoj loĝas en areoj de suda Ĉilio kaj Argentino, ĉefe, kiel menciita en Patagonio, Fuegio, kaj la insularo de Malvinoj. Ili loĝas ĉefe ĉe rokaj marbordoj ĉe siaj manĝoresursoj: de tia habitato devenas la komuna nomo.
Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo. Fakte ambaŭ seksoj ege kontrastas ĉar maskloj estas tre blankaj, dum la inoj estas tre malhelbrunaj. Tiele tiu specio estas iom simila al la parenca samgenra Magelana kaŭkeno, sed pli radikale kaj sen strieco ĉemaskle, dum pli markate strieca ĉeine. Maskloj pli precize estas tutblankaj, kun nigra beko kaj flavaj kruroj. La inoj estas tre malhelbrunaj, kun horizontalaj grizaj linioj kiuj formas markatan striecon el kolo al suba ventro, blankan subvoston kaj flavajn krurojn [1][2](malkiel ĉe parencaj Anda kaŭkeno kaj Magelana kaŭkeno, ĉe kiuj ambaŭ seksoj montras malsamajn kolorjon ĉekrure).
Maraj kaŭkenoj ĝenerale havas ovarojn de 2-7 ovoj. Ili preferas kaŝi siajn ovojn inter alta herbo. kovado daŭras ĉirkaŭ unu monaton.
Estas ĉirkaŭ 15,000 reproduktantaj paroj.[2]
Maraj kaŭkenoj rimarkindas ĉar manĝas nur algojn kaj migras laŭlonge de marbordoj de Sudameriko por trovi algojn nomitajn angle “kelp”, de kio devenas la angla nomo 'kelp geese'.
En Falklandoj kaj Argentino estas poŝtmarkoj pri Maraj kaŭkenoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.