Maria LESZCZYŃSKA (naskiĝis la 23-an de junio 1703 en Trzebnica, Pollando, mortis la 24-an de junio 1768 en Versailles, Francio) estis reĝino de Francio kiel edzino de Ludoviko la 15-a. En Francio, ŝi estis konata sub la nomo Marie Leczinska. Ŝi estis la plej longdaŭra reĝedzino de Francio.
Maria Leszczyńska | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝedzino de Francio | |||||
Persona informo | |||||
Marie Leszczyńska | |||||
Naskiĝo | 23-an de junio 1703 en Poznano | ||||
Morto | 24-an de junio 1768 (65-jaraĝa) en Kastelo de Versailles | ||||
Tombo | Baziliko de Saint-Denis vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Leszczyński vd | ||||
Patro | Stanislao la 1-a vd | ||||
Patrino | Catherine Opalińska (en) vd | ||||
Gefratoj | Anna Leszczyńska (en) vd | ||||
Edz(in)o | Ludoviko la 15-a | ||||
Infanoj | Ludovikino Elizabeto de Francio, Viktorino de Francio, Sofio de Francio, Terezo de Francio, Princess Louise Marie of France (en) , Maria-Adelajdo de Francio, Maria-Ludovikino de Francio, Ludoviko Daŭfeno de Francio, Anno Henrikino de Francio, Philippe, Duke of Anjou (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Deveno
Naskita Maria Karolina Zofia Felicja Leszczyńska h. Wieniawa, ŝi estis la dua filino de Stanisław Leszczyński kaj lia edzino Katarzyna Opalińska.
Geedziĝo
Maria estis sur la listo de 99 Eŭropaj princinoj edzinigeblaj kun la juna reĝo. La geedziĝo per perado okazis la 15-an de aŭgusto 1725 en Katedralo de Strasburgo, Ludoviko la 15-a estante reprezentita de sia kuzo Louis d'Orléans, Duko de Orléans. Maria havis proksiman rilaton kun siaj infanoj.
Infanoj
La 4-an de septembro 1725, ŝi edziniĝis kun Ludoviko la 15-a de Francio. Ili havis 11 infanojn:
- Louise Élisabeth de Francio (14 aŭgusto 1727 – 6 decembro 1759) edziniĝis kun Filipo, Duko de Parmo kaj havis infanon.
- Henriette de Francio (14 aŭgusto 1727 – 10 februaro 1752) mortis needziniĝinta.
- Louise de Francio (28 julio 1728 – 19 februaro 1733) mortis dum infanaĝo.
- Louis, Daŭfeno de Francio (4 septembro 1729 – 20 decembro 1765) edziĝis kun Infantino Maria Teresa Rafaela de Hispanio; havis infanon kaj edziĝis kun Marie Josèphe de Saksio kaj havis infanon.
- Philippe, Duko de Anjou (30 aŭgusto 1730 – 17 aprilo 1733) mortis dum infanaĝo.
- Marie Adélaïde de Francio (23 marto 1732 – 27 februaro 1800) mortis needziniĝinta.
- Victoire de Francio (11 majo 1733 – 7 junio 1799) mortis needziniĝinta.
- Sophie de Francio (17 julio 1734 – 3 marto 1782) mortis needziniĝinta.
- Mortnaskita infano (28 marto 1735 – 28 marto 1735).
- Thérèse de Francio (16 majo 1736 – 28 septembro 1744) mortis dum infanaĝo.
- Louise Marie de Francio (5 julio 1737 – 23 decembro 1787) estis religiulino.
Reĝino
Reĝino Maria neniam provis akiri politikan influon. Maria estis devota romkatoliko. Ŝi ankaŭ tre ŝatis muzikon kaj pentradon kaj estis protektanto de multaj artistoj. Maria mortis en Versailles la 24-an de junio 1768, ses jarojn antaŭ sia edzo. Ŝia familio sincere funebris ŝian morton. Ŝi estis entombigita en Baziliko de Saint-Denis, kaj ŝia koro estis deponita en preĝejo "Notre-Dame-de-Bonsecours" en Nancio (Loreno).
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marie Leszczyńska en la baza angla Vikipedio.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.