Mark Rutte
ĉefministro de Nederlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mark Rutte (Hago, 14-a de februaro 1967) estas Nederlanda politikisto. Ekde la 14-a de oktobro 2010 li estas ĉefministro kaj Ministro de Ĝeneralaj Aferoj de Nederlando, kaj do estas ĉefministro por la plej longa tempo en la historio de Nederlando. Inter 2006 kaj 2023 li estis la partigvidanto de la dekstre liberala partio Popola Partio por Libereco kaj Demokratio.
Mark Rutte | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefministro de Nederlando | |||||
Persona informo | |||||
Mark Rutte | |||||
Naskiĝo | 14-an de februaro 1967 (1967-02-14) (57-jaraĝa) en Hago, Nederlando | ||||
Religio | Protestanta Eklezio de Nederlando vd | ||||
Lingvoj | nederlanda • angla vd | ||||
Loĝloko | Hago vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lejdeno • Internacia Instituto por Mastrumada Disvolviĝo vd | ||||
Partio | Popola Partio por Libereco kaj Demokratio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • historiisto • instruisto vd | ||||
Aktiva en | Hago vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Inter 1988 kaj 1991 li estis la prezidanto de JOVD, la junulara organizacio de la VVD, kaj poste li estiĝis membro de partiestraro de VVD ĝis 1997.
En la registaroj Balkenende I, II kaj III, Rutte estis ŝtatsekretario, inter 2002 kaj 2004 la ŝtatsekretario de Socialaj Aferoj kaj Laborebleco kaj inter 2004 kaj 2006 la ŝtatsekretario de Instruado, Kulturado kaj Sciencoj. En la Balotado de 2006, Rutte estis la ĉefa kandidato de la VVD. Post la balotado, kiu la VVD perdis, Rutte estiĝis la prezidanto de la frakcio de la VVD en la dua ĉambro, pozicio kiu li tenis ĝis 2010.
En la balotado de 2010, Rutte denove estis la ĉefa kandidato de la VVD. La VVD gajnis ĉi tiu balotado. Post la balotado, Rutte estiĝis ĉefministro en registaro Rutte I. La registaro falis en 2012, ĉar la PVV ĉesis sian apogon. En la balotado de 2012, la VVD denove gajnis. Rutte formis kun la PVDA la registaro Rutte II, la plej longdaŭra registaro ekde la Dua Mondmilito.
En 2017, la VVD denove estiĝis la plej granda partio. Rutte formis kun D66, CDA kaj la CU la registaro Rutte III. La registaro falis en 2021 pro la skandalo pri infanzorgo. Post la balotado de 2021, la samaj partioj denove formis registaron; registaro Rutte IV. La registaro falis en 2023 pro malkonsentoj en politiko por azilo. En la 10-a de julio 2023, Rutte avizis ke li forlasos la politikon[1]. Li ankoraŭ estos la ĉefministro ĝis la nova registaro ĵurigos.
En 2024, Rutte kandidatis por la pozicio de Ĝenerala Sekretario de la NATO.[2]