Mars Reconnaissance Orbiter
Usona kosmosondilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mars Reconnaissance Orbiter (MRO; esperante "Marsa Skolta Orbitilo" aŭ, por konservi la akronimon, "Marsa Rekognoska Orbitilo") estas usona kosmosondilo lanĉita la 12-an de aŭgusto 2005. La 10-an de marto 2006 ĝi eniris elipsan orbiton ĉirkaŭ Marso ; tiu orbito iĝu iom post iom cirkla, kaj tiam la sondilo sendu tre precizajn (alt-distingajn) fotojn de ĝia surfaco, interalie por prepari estontajn surmarsiĝojn. Krome ĝi servu al plusendilo de radio-mesaĝoj inter estontaj sondiloj kaj Tero.
MRO estas parto de la Mars-Esplora Programo de NASA. Ĝi estis lanĉita per raketo Atlas-5 el Kennedy Space Center kaj enorbitiĝis ĉirkaŭ Marso en marto 2006. La programo estis planita por daŭri ĝis novembro 2008.