Masaĉuseca Instituto de Teknologio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT; angle Massachusetts Institute of Technology) estas mondkonata universitato en la urbo Cambridge, Masaĉuseco, en Usono. Ĝi situas en la metropola regiono de Bostono kiu enhavas pli ol 200 universitatojn. Alia mondkonata universitato en Cambridge estas Universitato Harvard.
Masaĉuseca Instituto de Teknologio | ||
---|---|---|
universitato • teknologia universitato • privata neprofitcela lernejo • Institute of Technology • akademia eldonejo • space grant institution | ||
moto | Mens et Manus (Penso kaj mano) | |
Informoj | ||
fondodato | 10-a de aprilo 1861 | |
fondinto(j) | William Barton Rogers vd | |
speco | Privata terkoncesa esplora universitato | |
Situo | ||
Geografia situo | 42° 21′ 35″ N, 71° 5′ 31″ U (mapo)42.359722222222-71.091944444444 | |
lando | Usono | |
urbo | Kembriĝo | |
adreso | 77 Massachusetts Avenue, Cambridge, MA, 02139-4307 | |
poŝtkodo | 02139-4307 | |
Estraro | ||
ĉefestro(j) | Sally Kornbluth • Melissa Nobles • Leo Rafael Reif • Susan Hockfield • Charles Marstiller Vest • Paul E. Gray • Jerome Wiesner • Howard Wesley Johnson • Cynthia Barnhart • Eric Grimson vd | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 11 574 vd (stato: 2018) | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Cifereca Biblioteka Federacio • IIIF Consortium • DDI Alliance • LIGO Scientific Collaboration • Konsorcio de Socisciencaj Asocioj • Shibboleth Consortium • arXiv • Northeast University Semiconductor Network • ORCID • Association of American Universities • American Council on Education • National Humanities Alliance • Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship • Koalicio por Retigita Informo • Association of Public and Land-grant Universities • Open Education Global • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd | ||
filiita al | ||
• National Association of Independent Colleges and Universities vd | ||
filioj | ||
• Deshpande Center for Technological Innovation, Massachusetts Institute of Technology • Phillip T. and Susan M. Ragon Institute • Cambridge–MIT Institute • Novartis-MIT Center for Continuous Manufacturing • McGovern Institute for Brain Research • Picower Institute for Learning and Memory • Bates Research and Engineering Center • MIT School of Architecture and Planning • Massachusetts Institute of Technology School of Science • MIT Sloan School of Management • MIT School of Humanities, Arts, and Social Sciences • MIT Schwarzman College of Computing • MIT Museum • Laboratorio Lincoln vd | ||
| ||
MIT estas gea, private dotita esplora universitato. Ĝi sin dediĉas al la antaŭenigo de scio kaj la edukado de studantoj en scienco, teknologio, kaj aliaj fakoj erudiciaj kiuj plej bone servos la landon kaj la mondon en 21a jarcento. La Instituto havas pli ol 900 fakultatanojn kaj preskaŭ 10 000 studentojn antaŭdiplomajn kaj postdiplomajn, kaj estas dividita en kvin fakultatojn—Arĥitekturo kaj Urboplanado; Inĝenierarto; Homaraj, Artaj, kaj Sociaj Studoj; Administrado; kaj Scienco—kaj la Fakultato Whitaker de San-sciencoj kaj -teknologioj. Ene de tiuj ĉi estas 27 diplom-donantaj fakoj, programoj kaj divizioj. Krome, multe da esplorado kaj instruado okazas en interfakaj programoj, laboratorioj kaj centroj kies laboro etendiĝas preter la tradiciaj limoj de la fakoj. La estraro de kuratoroj, nomita la Korporacio, konsistas el ĉirkaŭ 75 ĉefoj el alta edukado, komerco kaj industrio, scienco, inĝenierarto, kaj aliaj profesioj.