From Wikipedia, the free encyclopedia
La Masakro de Piaśnica estis la unua sisteme efektivigita murdo de homoj fare de la germanaj faŝistoj en okupita teritorio, kadre de Intelektul-kampanjo. La 11-an de novembro 1039 oni pafekzekutis al malfronta parto de la kapo 314 personojn, en tio 120 ostaĝojn de Gdynia, 34 klerikojn, grupon de civilaj defendantoj de la urbo, monaĥojn kaj monaĥinojn kaj 9 jezuitojn, krome komercistojn, metiistojn, instruistojn, kuracistojn, juĝistojn kaj oficistojn - la militkrimo okazis kadre de la Pomeria krimo, en kiu Selbstschutz, Einsatzgruppen kaj SS murdis ĉ. 40 000 polojn. Samtage en Gdynia okazis publika ekzekuto de infanoj - germanoj starigis en vico 10 knabojn en la aĝo de 15 ĝis 19 jaroj, perforte venigis homojn de la norda kvartalo de la urbo, kaj laŭvice murdis ilin en ĉeesto de la patrinoj.
Tuj post la komenco de la Dua Mondmilito, inter septembro kaj decembro de 1939, membroj de SS (organizaĵo) kaj de Popolgermana Memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz) murdis en arbaroj ĉirkaŭ Piaśnica plurmil homojn (tio estas en la arbaro de Szpęgawsk, ĉe Starogard Gdański). Pri la eventoj memorigas 12 metrojn alta monumento ĉe la ĉefvojo inter Wejherowo kaj Krokowa. La masakro de Piaśnica estas nomata la dua aŭ pomeria Masakro de Katin.
Oni murdis la unuajn viktimojn jam ekde la unua tago de la milito kontraŭ Pollando (kun kelkaj defendantoj de la Pola Poŝto en Gdańsk estis ekbruligita per flamĵetiloj orfino Erwina Barzychowska, mortis 50 tagojn poste). Inter la viktimoj estis membroj de la pola kaj kaŝuba intelektularo kaj pacientoj de germanaj kaj polaj psikiatraj klinikoj, same deportitaj el la germana imperio. Oni entute kalkulas je 10-13.000 personoj estis murditaj en la arbaro de Piaśnica.
La plimulton de la viktimoj (8-10.000) formis deportitaj el la germana imperio; kontraŭfaŝistoj, judoj, germaniaj poloj, ĉeĥoj, polaj laboristoj, kiuj laboris militkomence en Germanio. Oni kalkulas, ke 2.000 viktimoj estis kaŝuboj kaj psikiatraj germanaj pacientoj.
Aldone, ĉ. 2.000 polaj pacientoj estis murditaj en arbaro de Szpęgawsk, ĉe Starogard Gdański, sude de Dancigo / Gdansko.
Dum retiriĝo de la germana armeo, la nazioj provis forigi la pruvojn de iliaj krimoj, do decidis forbruligi la kadavrojn. Fine de aŭgusto 1944, oni devigis 36 membroj de la germana ekstermejo Stutthof, elfosi la kadavrojn kaj forbruligi ilin. Post sep semajnoj oni murdis tiujn laboristojn. La provo malaperigi la krim-pruvojn ne sukcesis, komisiono en aŭtuno de 1946 trovis restaĵojn de 30 amastomboj, du el ili kun ne-forbruligitaj kadavroj. Ĝis hodiaŭ (2013) oni identigis pli ol 500 personojn. (vidu la apudaj fotojn)
La murdistoj estis 40-50 personoj, membroj de SS (organizaĵo) kaj de la Popolgermana memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz) en Dancigo, laŭ opinio de historiisto Piotr M. Majewski.
Multaj murdistoj sukcese fuĝis en Germanion kaj evitis la juĝproceson.
La masakro de Piaśnica estas relative nekonata en Germanio kaj en Pollando, kiel Piotr M. Majewski asertis en "Zeit". Majewski vidas bazon en tio, ke Piaśnica estas kaŝuba loko: „La komunista reĝimo ne havis intereson paroli pri tio. Ĉar plimulto de la viktimoj de Piaśnica estis germanoj kaj kaŝuboj, por la komunista historia verkado ne estis grava memori pri tio.“ Barbara Bojarska, kiu esploris en la 1970-aj jaroj la temon, estis admonita fare de Ministerio por Ŝtatsekureco (Stasi), ne publikigi la laboraĵon. Inter la oktobro 1939 kaj aprilo 1940 kadre de tn. "Intelligenzaktion" / "Agado kontraŭ Inteligencio" germanoj mortigis en Pomerio ĉirkaŭ 30.000 – 40.000 poloj (vidu la apudan mapon).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.