Maslenico
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maslenico (ruse Масленица, ukraine Масниця, beloruse Масленіца, ankaŭ konata kiel Butera Semajno, Patkuka Semajno, aŭ Fromaĝa Semajno), estas Orientslava religia kaj popola festo. Ĝi estas festata dum la lasta semajno antaŭ Granda Fasto - t.e., la sepan semajnon antaŭ orienta ortodoksa Pasko. Maslenico egalrilatas al la okcidenta kristana Karnavalo, krom ke ortodoksa Fasto komenciĝas lunde anstataŭe de merkredo, kaj la ortodoksa dato de Pasko povas devii multe de la okcidenta kristana dato.
Maslenico havas ĝiajn originojn kaj en paganaj kaj en kristanaj tradicioj. En slava mitologio, Maslenico estas festado de la baldaŭa fino de la vintro.
De la kristana flanko, Maslenico estas la lasta semajno antaŭ la komenco de la Granda Fasto. Dum la semajno de Maslenico, viando jam estas malpermesita al ortodoksaj kristanoj, igante ĝin myasopostnaya nedelya (ru: мясопостная неделя, "viand-malplena semajno" aŭ "viand-fasta semajno"). Ĝi estas la lasta semajno, dum kiu estas permesitaj lakto, fromaĝo kaj aliaj laktaĵoj, kio kaŭzas ĝian alian nomon "Fromaĝa semajno" aŭ "Patkuka semajno". Dum la Granda Fasto viando, fiŝo, laktaĵoj kaj ovoj estas malpermesitaj. Krome, la Granda Fasto malebligas ankaŭ amuzaĵojn, sekularan muzikon, dancadon kaj aliajn delogaĵojn for de la spirita vivo. Tiel, Maslenico reprezentas la lastan ŝancon ĝui laktaĵojn kaj tiujn sociajn agadojn kiuj ne estas konvenaj dum la pli pia, sobra kaj memobserva fasta tempo.