Materiala inĝenierarto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Materiala Inĝenierarto estas branĉo de la inĝenierarto kiu celas kompreni la rilatojn inter la proprecoj kaj la kristala strukturo de la materialoj, kaj dizajni la strukturon de materialo por atingi aron da dezirajn propecojn.
Materiala Inĝenierarto | |
---|---|
Materialaj scienca kvaredro | |
Akcio-kampo | Industrio, Scienca esploro |
Subareoj | Materiala scienco |
La celoj de la Materiala Inĝenierarto estas maksimume regi la plej novajn teĥnikojn de produktado kaj transformado de la materialoj kaj esti kapabla kontribui al la disvolvo de novaj materialoj kaj de novaj procezoj de produktado.
En la ŝanganta mondo de la novaj teknologioj el la 21-a jarcento, la inĝeniero de materialo estos tre necesa aganto por la selektado de materialoj en ĉiuj areo de la inĝenierarto kaj speciale en la dizajno-kampo.
La inĝenierarto de Materialoj estas konata titolo en la tuta mondo kaj estas dediĉa al la dizajnado, manufakturo kaj funkciado de ĉiuklaso de komponantoj kaj strukturoj, uzanta egale tradiciajn materialojn kiel novaj materialoj. La aŭtomobiloj, la vestoj kaj piedvesto, la sporta ekipo, la komputiloj aŭ la protezikoj kaj la biomedicinaj komponantoj estas faritaj kun materialoj ĉiujfoje plinovaj, eĉ bazita en la nanoteknologio. En ĉi tiu kampoj, kiel en multaj pliaj, nova materialoj estis la solvo kiu permesis disvolvigi novajn produktojn kaj aplikoj. Tiel okazis kun la kompozita materialoj en la aeronaŭtiko kaj en la profesia sporto.

Ĉi tiu inĝenierarto estas la bazo de la teknologia progreso kiu permesis transformi nian socion, jen ke la inĝeniero de materialoj estas unu el la plej bezonataj profesioj en la tuta mondo por la scienca esploro, la disvolvo kaj la novigado.
Rezume, la materiala inĝenierarto estas unu el la novaj inĝenierarto de la 21-a jarcento kiu estas farita por atingi plibonan, efikan, kaj kompetentan socion.