Matiaso la 1-a (Hungario)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Matthias Corvinus, Matiaso la 1-a aŭ Matiaso la justa de Hungario (hungare Hunyadi Mátyás, rumane Matei Corvin, kroate Matija Korvin, slovake Matej Korvín, ĉeĥe Matyáš; slovene Kralj Matjaž por reĝo Matthias), (23-a de februaro 1443 – 6-a de aprilo 1490; regis inter 1471 – 1490) estis apostola reĝo de Hungario kaj reĝo de Bohemio, Dalmatio, Slovenio kaj Kroatio, duko de Transilvanio, Silezio, Aŭstrio, Stirio kaj Krajno, margrafo de Moravio kaj Luzacio. Li parolis la hungaran, ĉeĥan, polan, latinan kaj germanan.
Matiaso la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Bohemio kaj Hungario | |||||
Persona informo | |||||
I. Mátyás | |||||
Naskiĝo | 24-an de februaro 1443 (1443-02-24) en Kluĵo, Hungara reĝlando | ||||
Morto | 6-an de aprilo 1490 (1490-04-06) (47-jaraĝa) en Vieno | ||||
Mortis per | venenado per manĝaĵo vd | ||||
Tombo | Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár vd | ||||
Loĝloko | Kluĵo vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | familio Hunyadi vd | ||||
Patro | János Hunyadi vd | ||||
Patrino | Erzsébet Szilágyi vd | ||||
Gefratoj | Ladislao Hunyadi vd | ||||
Edz(in)o | Katerina de Podebrado • Beatrico de Aragono • Elizabeto de Celje vd | ||||
Amkunulo | Barbara Edelpöck vd | ||||
Infanoj | Johano Korvin • N. Hunyadi, Prince of Hungary vd | ||||
Parencoj | Michael Szilágyi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • monarko vd | ||||
| |||||
Reĝo de Bohemio | |||||
Dum | 1471-1490 | ||||
Antaŭulo | Georgo de Podebrado | ||||
Sekvanto | Vladislao la 2-a Jogajlido | ||||
Reĝo de Hungario kaj Kroatio | |||||
Dum | 1458-1490 | ||||
Antaŭulo | Ladislao la 1-a de Bohemio | ||||
Sekvanto | Vladislao la 2-a Jogajlido | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Reĝo Matiaso naskiĝis en Transilvanio, en Cluj-Napoca (Rumanio), la 23-an de februaro 1443 en hungara nobela familio, kiel dua filo (legu apartan artikolon: naskiĝdomo de reĝo Matiaso la 1-a). Lia patro estis duko transilvania kaj guberniestro (gubernatoro) de Hungara reĝlando, János Hunyadi [janoŝ HUnjadi], kiun tiutempe oni nomis "la venkinto super la turkoj". Lia patrino estis Elizabeta Szilágyi. En la 15-a jarcento la plej granda danĝero por la tuta Eŭropo estis la tiam giganta imperio turka (otomana). Kontraŭ ĝi kiel la plej orienta bastiono - tamen mez-eŭropa - staris Hungario. János (Johano) Hunyadi en multaj bataloj supervenkis la turkojn kaj kiam la 22-an de julio 1456 apud Nándorfehérvár (nun Beogrado) li sukcesis venki super la grandega armeo de la turka sultano,li sukcesegis defendi Eŭropon kaj Hungarion por la sekvontaj 70 jaroj kontraŭ turka invado.
En 1452 surtroniĝis la hungaran tronon Ladislao la 5-a, la "postmorte naskita", kiu baldaŭ venis en konflikton kontraŭ Johano Hunyadi, kiu volis reteni la saman potencon kiel dum senregado. Ladislao la 5-a lasis ekzekuti lian filon Ladislao kaj malliberigi la alian filon de Matiaso en Prago. En 1457, post morto de Ladislao la 5-a, Georgo de Podebrado liberigis Matiason helpante lin al la hungara trono.
En 1458 (la 24-an de januaro), la hungara popolo elektis Matiason kiel reĝon kun granda entuziasmo. Li edzinigis en junio de 1461 filinon de Georgo de Podebrado, la 11-jaran Katerinon de Podebrado (ŝi mortis en 1464, 14 jarojn aĝa, ĉe nasko). Li estis kronita en 1464 en Székesfehérvár per la hungara krono, reakirita for de Frederiko la 3-a.
Post malforta agado (regado) de Ladislao la 5-a, en la tuta lando estis anarkio, sed Matiaso saĝe kaj kun granda inteligenteco faris ordon. Dum lia regado fortiĝis la urboj, meznobelaro (tiel sia potenco). Li akiris juron pri kolekto de doganoj, impostoj por si mem, li reorganizis la impostan sistemon, centran administradon. El la kolektita mono li organizis la faman soldulan armeon nomatan Nigra Armeo.
En 1463 li komencis batalon kontraŭ turkoj, daŭrantan ĝis la jaro 1468, kaj Matiaso sukcesis savi sian reĝlandon sen teritoriaj perdoj, sed la decida batalo okazis en Kenyérmező, en 1479 (13-an de oktobro) (legu ankaŭ Paŭlo Kinizsi).
En 1468 li kuniĝis kun papo Paŭlo la 2-a proklaminte militon kontraŭ Bohemio. En 1469 germanaj soldataroj en apudaj kronlandoj agnoskis lin reĝo. Sed la bataloj daŭris kelke da pluaj jaroj. Georgo el Poděbrady savis Bohemion, sed post lia morto Matiaso konkeris ĉiujn apudajn landojn (Moravion, Silezion, Luzacion). La 28-an de majo 1471 Matiaso estis en Jihlava kronita kiel reĝo de Bohemio.
En 1471 en Hungarujo eksplodis kontraŭ Matiaso ribelo frunte kun ĉefepiskopo Johano Vitéz. La ribeluloj elektis kiel reĝon Kazimiro la 4-a kaj polaj soldataroj invadis Hungarujon. Sed Matiaso sukcesis la ribelon subpremi, la ĉefepiskopo estis malliberigita kaj la polaj soldataroj ellandigitaj ĝis la jaro 1472.
En 1485 li komencis batalon kontraŭ imperiestro Frederiko la 3-a, en kiu li konkeris de Frederiko Malsupran Aŭstrion, duonon de Stirio kaj Krajnon.
En la feŭda sistemo en Hungario ne ekzistis konstanta, profesia armeo kaj la reĝo, se estis milito, ĉiam dependis de la bonvolo de riĉaj nobeloj. Evitante tion Matiaso fondis la faman "nigran armeon", kies soldatoj estis salajrataj senpere de la reĝo kaj pro tio ili obeis nur liajn ordonojn. Per tiu ĉi regula armeo li povis grave formigi sian regon. Tio estis tre bezonata, ĉar tiutempe Hungario estis granda, al ĝi apartenis ne nur la Karpata Baseno kaj parto de Moravio. Do li, kiel bona kaj saĝa reĝo estis devigita defendi ĉiun parton de sia lando kontraŭ la malamikoj per tiu ĉi regula armeo, antaŭ ĉio kontraŭ la turkoj kaj aŭstroj. La papo, Pio la 2-a, tre alte taksis la bonan defendlaboron de Matiaso, li nomis la hungaran reĝon "Bastiono de la Kristanismo" kaj multfoje pri tio li atentigis la tiaman imperiestron Frederikon, kiu ĉiam konkurencis kontraŭ Matiaso por esti hungara reĝo.