Max Planck

germana teoria fizikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia

Max Karl Ernst Ludwig PLANCK [maks plank] (naskiĝis la 23-an de aprilo 1858 en Kilo, mortis la 4-an de oktobro 1947 en Göttingen) estis germana fizikisto. Li studis fizikon en Munkeno kaj Berlino kaj doktoriĝis en la jaro 1879 pri termodinamika temo. Post kelkaj jaroj kiel docento en Munkeno, li en 1885 fariĝis profesoro pri fiziko en Kilo, kaj poste (1889 - 1928) li okupis samspecan postenon en Berlino. Li estis aktiva membro de diversaj sciencaj asocioj.

Quick facts: Max Planck, Persona informo, , Subskribo , ...
Max Planck
Nobel-premiito
Geheimrat
Persona informo
Max Karl Ernst Ludwig Planck
Naskonomo Max Karl Ernst Ludwig Planck
Naskiĝo 23-an de aprilo 1858 (1858-04-23)
en Kiel, Holstinio,  Germana Federacio
Morto 4-an de oktobro 1947 (1947-10-04) (89-jara)
en Göttingen
Mortis pro korinfarkto [#]
Tombo Stadtfriedhof Göttingen [#]
Religio luteranismo [#]
Lingvoj germana [#]
Loĝloko Kiel Munkeno [#]
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno Vajmara Respubliko Nazia Germanio Bizone [#]
Alma mater Munkena universitato Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino Maximiliansgymnasium München Humboldt-Universitato en Berlino [#]
Partio Deutsche Volkspartei [#]
Subskribo
Memorigilo
Familio
Patro Wilhelm von Planck [#]
Gefratoj Hugo Planck [#]
Edz(in)o Marie Merck [#]
Infanoj Erwin Planck [#]
Profesio
Okupo teoria fizikisto universitata instruisto fizikisto filozofo [#]
Laborkampo teoria fiziko fiziko kvantuma teorio termodinamiko filozofio [#]
Aktiva en Munkeno [#]
Doktoreca konsilisto Alexander von Brill [#]
Verkado
Verkoj Leĝo de Planck 
konstanto de Planck [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr
Close

La plej grava scienca merito de Max Planck estas la evoluigo de la kvantumteorio, kiu fondis tute novan esplorkampon de la fiziko: la kvantummekanikon. En la jaro 1918 Max Planck gajnis la Nobel-premion pri fiziko.

En 1948, the germana scienca institucio Kaiser-Wilhelm-Societo (de kiu Planck estis dufoje prezidanto) estis renomita Max-Planck-Societo (MPS). La MPS nuntempe inkludas 83 instituciojn reprezentantajn ampleksan gamon de sciencaj direktoj.