Mazar-e-Kaid
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mazar-e-Kaid (urdue مزار قائد, Mazar-e-Quaid, laŭlitere «maŭzoleo de la gvidanto») estas la lasta ripoza loko de Mahometo Ali Ĝinah, la fondinto de Pakistano. Ĝi situas en Karaĉio, komerca metropolo kaj ĉefurbo de provinco Sindo. La marmora monumento, kompletigita dum la 1960-aj jaroj, konsistas el surfaca areo de 3100 kvadrataj metroj (33 000 kvadrataj futoj) kaj, ĉie en la mondo, estas la plej fama monumento de Karaĉio. Ĝi estas ĉirkaŭigita de formalaj ĝardenoj kaj desegnita en islama modernisma stilo.
Mazar-e-Kaid | |||
---|---|---|---|
urdue مزار قائد, Mazar-e-Quaid | |||
angle Mazar-e-Quaid | |||
Ekstera vido de la maŭzoleo. | |||
maŭzoleo • monumento • memorigaĵo [+] | |||
Lando | Pakistano | ||
Provinco | Sindo | ||
Urbo | Karaĉio | ||
Koordinatoj | 24° 52′ 31″ N, 67° 2′ 27″ O (mapo)24.87527777777867.040833333333 | ||
Arkitekto | Yahya Merchant | ||
Estiĝo | 2-a de junio 1970 | ||
Konsekro | 2-a de junio 1970 | ||
Lingvoj | urdua kaj bengala | ||
|
|||
|
|||
Mazar-e-Kaid | |||
Vikimedia Komunejo: Mazar-e-Quaid [+] | |||
Sekvante la morton de Ĝinah en 1948, lia tombo estis plafonita per malgranda kupolo kaj restis en malbonaj kondiĉoj. En 1957, la Registaro de Pakistano starigis internacian konkurson por la desegno de la maŭzoleo. La desegno de la venkinta William Whitfield distingis sin inter la aliaj proponoj; tamen lia laboro estis malakceptita de la fratino de Ĝinah, Fatima. Ŝi ekserĉis la subtenon de la popolo kaj poste aprobis la desegnon de proksima amiko de Ĝinah, Jahja Merchant, en 1960. La konstruado de la maŭzoleo finiĝis en 1971 kaj estis inaŭgurita fare de Jahja Ĥan, la tiama prezidanto de Pakistano.
Mazar-e-Kaid estas rigardata kiel unu el la ikonaj monumentoj de Pakistano. Kune kun Ĝinah, ene de ĝi ripozas multaj aliaj aktivuloj pri la Pakistana Movado; pro tiu kialo, ĝi fariĝis ofta loko por festumi dum la Sendependeca Tago en la lando. Specialaj celebroj okazas ĉe la maŭzoleo precipe la 23-an de marto, 14-an de aŭgusto, 11-an de septembro, 25-an de decembro, 8-an de julio kaj 30-an de julio, okaze de la ĉefaj naciaj festotagoj kaj datrevenoj. Ĝin ofte vizitas eminentuloj dum oficialaj vizitoj en Pakistano.