Mazara del Vallo
komunumo de Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mazara del Vallo [mazzara delvallo] /maˈdzdzaːra delˈvallo/ (Mazzara [mazzara] en la sicila lingvo) estas itala komunumo de ĉ.50mil loĝantoj en la provinco de Trapanio en okcidenta Sicilio. Ĝi havas la renomon esti la urbo de ruĝaj salikokoj, de la Kasbah (arabe: قصبة) kaj de multetna kulturo.
Mazara del Vallo | |
![]() | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | TP Trapanio |
Geografia situo | 37° 39′ N, 12° 35′ O (mapo)37.65166666666712.5875 |
Alto super marnivelo | 8 m |
Areo | 275,51 km² |
Loĝantaro | 51 488 (2018) |
Loĝdenso | 187 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Borgata Costiera, Mazara Due |
Najbaraj komunumoj | Campobello di Mazara, Castelvetrano, Marsala, Petrosino, Salemi |
Patrono | Sankta Vito |
Festa tago | 15-a de junio |
Nomo de loĝantoj | mazaresi (itale), mazaranoj (esperante) |
Poŝtkodo | 91026 |
Imposta kodo | F061 |
Kodo laŭ ISTAT | 081012 |
Telefona prefikso | 0923 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Ĝi laŭas la mediteranean marbordon, ĉe la enmarejo de la riveroj Mazaro [mazaro] kaj Arena, kaj distancas malpli ol 200 km de la tuniziaj marbordoj de Norda Afriko.
En ĝia antikva historia urbocentro, kiun iam normanaj muregoj ĉirkaŭis, videblas multnombraj imponaj preĝejoj, kelkaj el kiuj datiĝas el la 11-a jarcento. La urbocentro estas tipa kasbaho, islameca fortikaĵa kvartalo riĉa je etaj stratoj.