Mazaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Mazaro [mazaro] estas rivero en okcidenta Sicilio, en Italio. Ĝi longas 30 kilometrojn, ekde la fontoj de Rapicaldo (en la komunumo Salemi) ĝis sia enfluo en la Mediteranea Maro, ĉe la grava havenurbo Mazara del Vallo.

Ĉe ĝia enmarejo oni malkovris praan fenican komercejon, aktiva inter la 6-a kaj la 4-a jarcento a.K..
Ĝin karakterizas, dum kelkaj partoj de la jaro, veterscienca fenomeno nomata vetercunamo (itale marrobbio), kiu konsistas el rapida kaj neatendita ŝanĝiĝo de la akvonivelo, eĉ je unu metro je kelkaj minutoj, plej verŝajne pro ŝanĝo en la direkto de la ventoj kaj tuja enfluo de akvo el la maro.
Ĝia enmarejo estas la kanala haveno de Mazara del Vallo, en kiu estas la grava urba fiŝkaptŝiparo.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads