Maŝreko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maŝreko (arabe مشرق) estas geografia esprimo kun ne tute klara difino. Post la araba-islama ekspansio en la 7a-jarcento ĝi estas regiono en la mezoriento. Ĝenerale al Maŝreko apartenas la landoj norde de Saud-Arabio kaj oriente de Egiptio, do Israelo, Sirio, Jordanio, Libano, Irako kaj Kuvajto. Ofte tamen ankaŭ Egiption oni kalkulas inter la Maŝreko-ŝtatoj.
Rapidaj faktoj Regiono, regiono [+] ...
Maŝreko | ||
---|---|---|
Regiono | ||
regiono [+] | ||
- koordinatoj | 30° 0′ 0″ N, 34° 0′ 0″ O (mapo)3034 | |
Akvokolektejo | 6 992 967,9 km² (699 267 898 ha) [+] | |
Areo | 6 992 967,9 km² (699 267 898 ha) [+] | |
Maŝreko | ||
Fermi
En kelkaj konceptoj la Maŝreko-ŝtatoj estas la malo al la magrebo. Laŭ tiu koncepto ankaŭ Saud-Arabio kaj eĉ Sudano apartenas al la Maŝreko-ŝtatoj.
Laŭ la uzo de Eŭropa Unio al la Maŝreko-ŝtatoj apartenas Egiptio, Libano, Jordanio, Sirio kaj la aŭtonomaj palestinaj teritorioj.