Meĥanika ekvilibro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fizika sistemo (partiklo, aro da partikloj aŭ rigida korpo) estas en "meĥanika ekvilibro" kiam la vektora sumo de ĉiuj eksteraj fortoj kaj tordomomantoj nuliĝas.
Kadre de la neŭtona meĥaniko necesas, ke la sekvaj kondiĉoj de ekvilibro estu plenumitaj:
- – La rezultanto de ĉiuj eksteraj fortoj devas egali al nulo
- – La sumo de la momantoj ĉirkaŭ iu punkto devas egali al nulo
Rigida korpo en meĥanika ekvilibro spertas nek linian nek rotacian akcelon; tamen ĝi povas esti rekte movanta aŭ rotacianta kun konstanta rapido.
Alternativa difino de ekvilibro konstatas, ke rigida korpo estas en "statika ekvilibro", kiam sia potencialo atingas ekstremumon. Tio signifas, ke la unua derivaĵo de la energio iĝas nul kaj ne okazas energiflukso.
La parto de fiziko, kiu okupiĝas pri la statikaj ekvilibroj, estas statiko.
El la kondiĉoj de ekvilibro sekvas:
- Por rigida korpo ĉiuj statike difinitaj taskoj estas solveblaj helpe de la kondiĉoj de ekvilibro.
- Por kunmetitaj sistemoj necesas, ke la kondiĉoj de ekvilibro estu kontentigitaj por ĉiuj korpoj de la sistemo.