Media determinismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Media determinismo aŭ Medideterminismo (konata ankaŭ kiel klimata determinismo aŭ geografia determinismo) estas la fako de geografio kaj ekologio kiu konsistas en la studo kiel la fizika medio kondiĉigas kaj sociojn kaj ŝtatojn al partikularaj disvolvigaj vojoj.[1] Multaj fakuloj emfazis, ke tiu alproksimigo subtenas koloniismon kaj eŭropcentrismon, kaj subvaloras la homan agadon en ne-okcidentaj socioj.[2][3] Jared Diamond, Jeffrey Herbst, Ian Morris, kaj aliaj soci-sciencistoj okazigis revivigon de tiu teorio dum la fino de la 20a kaj komenco de la 21a jarcentoj. Tiu pensoskolo de "nov-medideterminismo" ekzamenas kiel geografiaj kaj ekologiaj fortoj influas la konstruon de ŝtatoj, la ekonomian disvolvigon kaj la instituciojn.